Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kuirejon mi eniris...

Kuirejon mi eniris,
pipon fajri mi deziris,
jes, mi fajrus ĝin per ŝtipo,
se ne brulus mia pipo.

Tiu pipo brulis bone,
mi ne tial iris, ho ne.
Belulino tie sidis,
iris mi, ĉar ŝin mi vidis.

La aminda fajron metis,
ŝtipoj flagre jam kraketis,
sed pli grandaj flagraj bruloj.
estis ĉe ŝi en l' okuloj.

Ŝi min alrigardis arde,
certe sorĉis min rigarde.
Brula pipo endormiĝis,
dorma koro enflamiĝis.